Aventurskoltoj el Ĉilio malkovras Esperanton
Dum 7 tagoj ĝis 4 fojoj tage, gejunuloj inter 15 kaj 18 jaroj membroj de Ĉilia Geskolta Asocio, malkovris Esperanton. La aventurskolta evento okazis en Picarquin inter la 13a kaj 20a de januaro 2019.
Okaze de la Unua Nacia Aventuro, oni okazigis 15 atelierojn, inter ili unu pri Esperanto, kiun estris nia Landa Reprezentanto en Ĉilio, S-ro Hector CAMPOS GREZ. En ĝi partoprenis ĉiu fojo, ĉirkaŭ 15-40 gejunulojn. Oni disdonis pli ol 1 200 broŝuroj pri Esperanto kaj ĝenerale la gejunuloj tre ŝatis la sperton, pro tio ke ili tute ne sciis kio estas Esperanto, eĉ pri ĝia ekzisto!!!